Profilbildo

E@I
@ikso.net

Neregistara internacia Esperanto-organizo

ikso.net ricevas € 0,11 semajne de 1 donacanto. Celo: € 50,00
Donaci   Pagkarto Rekta debeto PayPal

Priskribo

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia junulara organizo, kiu iniciatas kaj subtenas projektojn kun internacia kunlaboro de junuloj. Ĝi organizas edukajn kaj kulturajn eventojn, kaj informas pri la graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.

E@I partoprenas en pluraj edukaj retprojektoj - Lernu!, slovake.eu, Vortoj, deutsch.info, polski.info, russky.info kaj aliaj.

E@I regule organizas naciajn kaj internaciajn aranĝojn pri diversaj temoj: edukado, lingvoj, Esperanto, kaj similaj - ekzemple, Polyglot Gathering, Somera Esperanto-Studado (SES), Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), LingvaFest'.

Pro la pandemio en 2020 pluraj aranĝoj ne povis okazi ĉeeste, kaj E@I kreis propran platformon por retaj aranĝoj nomata Retevent. Ĝi celas helpi okazigi virtualajn eventojn, seminariojn, kongresojn, konferencojn. La platformo proponas plurajn funkciojn, por plenumi la dezirojn de la partoprenontoj de virtualaj/enretaj aranĝoj. Nun ĝi parte anstataŭas la fizikajn eventojn, sed estonte eblos tute bone ĝin uzi kiel “aldonan platformon”, por ekz. kunigi homojn/membrojn, kiuj povus nur tre malfacile aŭ entute ne povus renkontiĝi fizike. La nomo de la platformo jes ja devenas de Esperanto: temas pri mallongigo de “reta evento” = retevent’.

Retevent estis kaj estas uzata por kelkaj internaciaj virtualaj aranĝoj. Interalie:

  • Polyglot Gathering Online 2020
  • 76-a IJK (Internacia Junulara Kongreso) de TEJO
  • Virtuala SES 2020 de E@I
  • VEKI (Virtuala Esperanto Konferenco ILEI) de ILEI
  • VK (Virtuala Kongreso) de UEA
  • 5-a Interlingvistika Simpozio de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
  • Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2020

Per tiu ĉi Liberapay-paĝo vi povas finance subteni E@I - donaci monon por plifortigi nian organizon. Dankon! Vi povas kontakti nin per <info@ikso.net> kaj aboni niajn paĝojn en Facebook, Instagram kaj Youtube.

Historio

ikso.net aliĝis antaŭ 4 jaroj.

Semajna enspezo (en Eŭro)

Nombro de donacantoj semajne