Liberapay estas servo de perioda donacado.
Ni helpas vin donaci al kreantoj kaj projektoj, kiujn vi ŝatas.
Donaci
Homoj kiuj kontribuas al komunaĵoj bezonas vian subtenon. Konstruado de libera programo, disvastigado de libera scio, tiuj aferoj postulas tempon kaj kostas monon, ne nur por fari la komencan laboron, sed ankaŭ por daŭrigi ĝin dum tempo.
La sistemo de periodaj donacoj de Liberapay estas desegnita por provizi stabilan amasfinancitan bazan enspezon al kreantoj, ebligante ilin daŭre fari la laboregon, kiu profitas al ĉiuj. Ĉu vi pretas por kontribui? Tiam ni komencu:
Ricevi
Ĉu vi estas kreanto de komunaĵoj? Ĉu vi faras liberan arton, diskonigas konojn senpage, kreas liberajn programojn? Aŭ io alia kiu povus esti financita per periodaj donacoj?
Jes? Do Liberapay estas por vi! Kreu vian konton, plenigu vian profilon kaj petu al via publiko finance subteni vian laboron.
Kiel tio funkcias por donacantoj
-
1. Elektu donacon - Trovu homojn al kiuj vi volas doni monon, kaj elektu kvanton kaj periodon (semajne, monate, aŭ jare).
-
2. Financu vian donacon - En Liberapay donacoj estas antaŭfinancitaj. Vi havas kontrolon de kiom da mono vi enmetas kaj kiam. Sendi pli da mono samtempe rezultas malpli grandan procenton de peradkostoj.
-
3. Daŭre financu viajn donacojn - Kiam donacon bezonas esti refarita ni sciigas vin retpoŝte do vi povos financi ĝin denove, aŭ haltigi ĝin.
Kiel tio funkcias por kreantoj
-
1. Kreu vian profilon - Klarigu kion vi faras, kial vi decidis peti donacojn, kaj kiel la mono estos uzata, ktp.
-
3. Sciigu vian komunumon - Kontaktu la homojn, kiuj profitas de via laboro, kaj petu ilin subteni vin.
Kiel tio funkcias interne
Liberapay estas travideble funkciigata de neprofitcela organizo, ĝia fontkodo estas publika.
Ni bezonas vian subtenon por igi Liberapay daŭri kaj pliboniĝi.
Ecoj
-
Teamoj - Teamo permesas al membroj de projekto ricevi monon kaj dividi ĝin, sen devi starigi juran enton. Ekscii pli…
-
Pluraj lingvoj - Nia servo estas nun disponebla en 15 lingvoj. Ĝi ankaŭ estas parte tradukita al 9 aliaj lingvoj (vi povas kontribui). La priskriboj de via profilo kaj aliaj tekstoj povas esti publikigitaj en ĝis 124 lingvoj.
-
Pluraj valutoj - La unua valuto de Liberapay estis la eŭro, poste la usona dolaro estis aldonita, kaj nun ni subtenas totale 33 valutojn. Tamen ni ne traktas neniun ciferecan valuton.
-
Integriĝoj - Vi povas ligi al via profilo kontojn, kiujn vi havas en GitHub, Twitter, Mastodon, kaj en 9 aliaj servoj. Vi ankaŭ povas facile listigi en via profilo la deponejojn, al kiuj vi kontribuas en GitHub kaj GitLab.
-
Promesoj de donacoj - Liberapay permesas al vi promesi donacon al homoj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la retejo. La donaco aŭtomate ekos, se tiu aliĝas por ricevi ĝin. Ni sendos al vi sciigon, kiam tio okazos.
Sponsoroj
Donacoj el firmaoj kaj neprofitcelaj organizoj estas bonvenaj en Liberapay. Se vi havas demandon, ne hezitu kontakti nin.
Ekzistas nun 1 sponsoro en la servo, tiu sekcio estas nia maniero por danki ĝin.
Lastatempa aktiveco
884 kontoj de uzanto estis kreitaj en la lasta monato. La plej lasta estis antaŭ 49 minutoj.
373 novaj donacoj ekis en la lasta monato, kio altigas la suman semajnan donacojn al € 555,91.
28 novaj promesoj de donacoj ekis en la lasta monato, kio aldonas € 10,21 al la semajnaj promesoj de donacoj, kiuj atendas esti pretenditaj.
€ 3 398,90 estis transdonita lastsemajne inter 2 916 uzantoj.

