Kio estas Liberapay?

Liberapay estas maniero por periode donaci monon al homoj, kies laboron vi ŝatas.

Pagoj estas malrestriktaj. Defaŭlte ricevantoj ne scias, kiuj estas iliaj donacantoj, kaj donacoj estas limigitaj al US$ 100,00 semajne po donacanto por malpliigi troan influon.

Implicite, la totala kvanto kiun vi donacas kaj la totala kvanto kiun vi ricevas estas publikaj (vi povas elekti la malon).

Liberapay ne prenas parton de pagoj, kaj estas financata nur de donacoj al sia propra konto. Tamen estas pago-peradkosto.

Liberapay estas malfermita projekto, vi povas helpi nin traduki ĝin, plibonigi ĝian kodon kaj administri ĝian leĝan enton. Se vi faras tion, vi povos aliĝi al la teamo de Liberapay kaj ricevi parton de la mono, kiun niaj uzantoj donacas por daŭrigi la servon.

Sekvi nin Krei vian konton

Kial oni donacu?

Homoj kiuj kontribuas al komunaĵoj bezonas vian subtenon. Konstruado de libera programo, disvastigado de libera scio... - tiuj aferoj postulas tempon kaj kostas monon, ne nur por fari la komencan laboron, sed ankaŭ por daŭrigi ĝin dum tempo.

La sistemo de periodaj donacoj de Liberapay estas desegnita por provizi stabilan amasfinancitan bazan enspezon al kreantoj, ebligante ilin daŭre fari la laboregon, kiu profitas al ĉiuj. Ĉu vi pretas por kontribui? Tiam ni komencu:

Esplori Serĉi

Kiu estas Liberapay?

Liberapay estas neprofitcela organizo fondita en 2015 en Francio de Changaco kaj Zatalyz.