Ni nun subtenas traktadon de pagoj per Stripe kaj PayPal.
Ĉi tie estas listo de diferencoj inter ili:
- La kostoj de la provizanto de pagservo kutime estas pli malgranda kun Stripe ol kun PayPal.
- Stripe subtenas la aŭtomatan refarigon de donacoj, dum PayPal nun bezonas, ke donantoj konfirmu ĉiun pagon.
- Stripe subtenas doni al multaj kreantoj samtempe en iaj okazoj, dum PayPal ĉiam bezonas apartajn pagojn.
- La pagoj de PayPal bezonas alidirekti la donacanton al la retejo de PayPal, dum Stripe estas integrita en Liberapay.
- Stripe faciligas la SEPAjn rektajn debetojn al eŭropaj donacantoj.
- Stripe permesas al kreantoj konfiguri aŭtomatajn pagojn al iliaj bankokontoj.
- PayPal estas disponebla al kreantoj en pli ol 200 landoj, dum Stripe nur subtenas 39 landojn.