Ni faras ĉion, kion ni povas por protekti la privatecon de ĉiuj: ni ne provas sekvi signojn de homoj, kiuj vizitas nian retejon, ni provas kolekti nur la personajn informojn, kiujn ni fakte bezonas, kaj ni ne vendas ilin.

Kuketoj

La retejo de liberapay.com nur instalas teĥnikajn kuketojn, kiuj necesas por aŭtentigi la uzulon aŭ por plenumi specifajn operaciojn. Ĉi tiuj kuketoj estas limigitaj al petoj de la sama retejo, do ni ne scias, kiu vizitas retejojn, kiuj havas kromprogrametojn de Liberapay.

Vizitanto de la retejo liberapay.com povas ankaŭ ricevi kuketojn senditajn de Cloudflare. Bonvolu legi “Understanding the Cloudflare Cookies”, se vi volas scii plu pli ilin.

En iuj paĝoj de pago, kromaj kuketoj povas esti instalitaj de la provizanto de pagservo. Bonvolu legi ĉi tiujn dokumentojn, se vi volas pli da informo: Regularo pri kuketoj de Stripe kaj Regularo pri kuketoj de PayPal.

Interkonaj retejoj

Liberapay nune havas integrado en GitHub, Twitter, Mastodon, GitLab.com, Twitch, YouTube, OpenStreetMap, Bitbucket, Pleroma kaj LinuxFr.org. Kiam konto de unu el tiuj servoj estas konektita al Liberapay-profilo, ni ricevas kaj konservas kelkajn datumojn el tiu servo, ekzemple la unika identigilo de la konektita konto. Ni nur tenas publikan informacion pri la konektita konto, neniu privata datumo.

La ĉefa celo de ĉi tiuj integradoj estas konfirmi, ke Liberapay-konto ne estas kreita de trompisto, kiu klopodas profiti el la laboro de aliulo.

La dua celo estas helpi al donacantoj trovi la Liberapay-kontojn de la kreantoj, al kiu ili sekvas en aliaj retejoj.

Provizantoj de pagservo

Liberapay dependas de provizantoj de pagservoj por efektive transdoni monon de donacantoj al kreantoj, ĉar ni havas nek la rimedojn nek la deziron rekte komuniki kun bankoj kaj pagaj retoj. Se vi volas lerni pri la personaj datumoj kolektitaj de ĉi tiuj provizantoj de pagservoj, bonvolu legi ĉi tiujn dokumentojn: Regularo pri privateco de Stripe kaj Regularo pri privateco de PayPal.

Likoj de persona informacio

Liberapay ne diras al kreantoj, kiuj estas iliaj donacantoj. Tamen PayPal lasas al la ricevanto vidi la nomon kaj la retadreson de la paganto, do donacantoj, kiuj ne volas malkovri sin, ne devus elekti PayPal-on kiel pagmetodo.

Simile PayPal lasas, ke donanto vidu la nomon kaj la retadreson de la ricevanto, kaj Stripe povus montri la telefonon de la ricevanto, do kreantoj, kiuj ne volas malkovri siajn identecojn ne devus uzi ĉi tiujn provizantojn de pagservo, krom se ili antaŭzorge agordis siajn kontojn por nur liki maldelikatan informon (firma nomo anstataŭ la kreanta nomo; dediĉita retadreso kaj telefonnumero anstataŭ privata kontakta informo).

Ĉifrado

Ĉiuj retaj konektoj estas ĉifritaj, krom iuj komunikiĝoj inter maŝinoj, kiuj estas en la sama datumejo.

Kiel antaŭrimedo kontraŭ ŝtelo de indenteco okace de liko de datumo, la identeca informo de konto-proprietuloj de Liberapay estas konservita ĉifrita en nia datumbazo.