- Kiel Liberapay estas financata? Ĉu estas peradkostoj?
- Liberapay ne prenas parton de pagoj, kaj estas financata nur de donacoj al sia propra konto. Tamen estas pago-peradkosto.
- Kiu povas uzi Liberapay?
- Liberapay povas esti uzata de ĉiu kiu volas financi sian laboron kolektante periodajn donacojn.
- Ĉu povas kreantoj de NSFW-enhavo uzi je Liberapay?
- La provizantoj de pagservo, kiujn Liberapay subtenas, havas malfavorajn politikojn al seksa enhavo. PayPal postulas antaŭ-aprobon kaj Stripe tute malpermesas ĝin. Do, kvankam eblas uzi Liberapay por iu plenkreskula enhavo, kutime estas pli bone uzi platformon specialigitan pri tia enhavo.
- Ĉu mi povas ŝanĝi aŭ ĉesigi miajn donacojn?
- Jes, vi povas ĉesigi viajn donacojn aŭ ŝanĝi iliajn kvantojn, intertempojn kaj manierojn de refaro ĉiutempe per via «Donacado» paĝo. Ĉesigi donacon ne kaŭzas ajn repagon; ĝi nure nuligas estontajn refarojn.
- Ĉu mi povas fari unufojan donacon?
- Unufojaj donacoj ankoraŭ ne estas konvene subtenataj, sed vi povas ĉesigi vian donacadon tuj post la ekigo de la unua pago.
- Kio estas la diferencoj inter Liberapay kaj aliaj servoj de perioda financado kiel Patreon?
-
- Liberapay estas nur por donacoj, tio signifas, ke transakcioj ne devas esti ligitaj al kontrakto aŭ al promeso de rekompenco.
- Liberapay estas malferma projekto strukturita ĉirkaŭ neprofitcela organizo, kio malsimiligas ĝin de komercaj servoj kiel Patreon kaj Tipeee.
- Ni zorgas pri tio, ke la servo estu internacie uzebla. Nia servo subtenas plurajn valutojn, kaj estas tradukita al multaj lingvoj (vi povas kontribui).
Se vi ŝatus pli da detaloj, la uloj de Snowdrift.coop kompilis grandan liston de amasfinancaj servoj, kaj kiel ili diferenciĝas.
- Ĉu ĉi tiu servo estas sekura?
- Liberapay funkcias el 10 jaroj sen grava sekureca problemo. Ni faras ĉion, kion mi povas por protekti viajn datumojn kaj sekvi la leĝojn de la Eŭropa Unio (GDPR, PSD2, kaj tiel plu).
- Ĉu Liberapay respektas financajn regularojn?
- Jes. Liberapay estas bazita en Francujo, kaj respektas Eŭropuniajn financajn regularojn. Niaj provizantoj de pagservo estas ĉiuj bone registritaj, kaj ili helpas nin bloki fraŭdojn, monlavadon, kaj terorisman financadon.
- Ĉu individuoj en Finnlando povas uzi Liberapay por ricevi donacojn?
- Jes, sed nur donacojn el aliaj landoj, ĉar la finna juro strikte reguligas monkolektadon ene de Finnlando. Por nur akcepti donacojn el ekster Finnlando, iru al la listo de landoj, kies donacojn vi akceptas, malelektu Finnlandon kaj ne forgesu alklaki la butonon Konservi.
- Kiel mi scias ke miaj donacoj ne iros al trompulo?
- Kutime vi povas kontroli la aŭtentecon de Liberapay-profilo rigardante la sociajn kontojn konektitajn kun ĝi. Nur iu kontrolanta iun socian konton povas konekti ĝin al Liberapay-profilo, ĉar la procezo enhavas aŭtentigan parton. Vi povas ankaŭ serĉi ligilon al Liberapay-profilo en la oficiala retpaĝo de iu projekto. Fine se vi havas dubojn pri specifika konto, vi povas demandi al ni kaj ni kontrolos ĝin.
- Kiel mi scias, ke miaj promesoj de donaco ne estos reklamitaj de trompulo?
- Promeso de donaco estas bindata kun konto en alia servo (ekz. GitHub) kaj ĝi povas esti pretendata de iu, kiu regadas tion ĉi konton.
- Kiuj landoj kaj valutoj estas subtenataj?
- Vidu la “Tutmonda” paĝo.
- Kiuj pagmetodoj disponeblas?
- La disponeblaj pagmetodoj dependas de la pagprocesoroj, kiujn akceptas la ricevanto. Se Stripe traktas pagon, la plejparto da kreditkartoj kaj debetkartoj (American Express, Cartes Bancaires, Diners, Discover, JCB, Mastercard, UnionPay kaj Visa) estas akceptitaj, same kiel rektaj SEPA-debetoj (nur por donacoj per eŭroj al ricevantoj en plene subtenataj landoj). Se pago estas per PayPal, eblas pagi diversmaniere; tamen la donacanto devas havi aŭ krei PayPal-konton.
- Kiom estas la pago-peradkostoj?
- La kostoj varias laŭ provizanto de pagservo, pagmetodo, landoj kaj valutoj. En la lasta jaro la averaĝaj kostoprocentoj estis 3% por la pagoj traktitaj per Stripe kaj 5% por la pagoj traktitaj de PayPal.
- Kiel kaj kiam mi ricevas la monon senditan de miaj patronoj?
- Mono sendita de donacanto tuj iras al via Stripe aŭ PayPal-konto. Implicite Stripe tiam aŭtomate sendas la monon al via bankkonto, dum PayPal simple konservas ilin ĝis vi elspezas aŭ retiras ilin.
- Kial mi vidas partajn repagojn en la kontrolpanelo de Stripe?
- Partaj repagoj estas kiel ni reakiras la koston de Stripe por pagoj de unu ricevanto. Ĉi tiuj repagoj estas el via Stripe-konto al tiu de Liberapay, ne al tiu de la donacanto.
- Kiel estas traktitaj viaj returnoj?
- Se malgraŭ niaj provoj detekti fraŭdojn vi ricevis monon, kies origino montriĝis fraŭda, estos vi kiu devos sendi la monon reen.
- Ĉu ekzistas minimuma aŭ maksimuma kvanto, kiun mi povas donaci aŭ ricevi?
-
La minimumon vi povas doni al iu uzanto estas US$ 0,01 semajne, sed por malpliigi peradkostojn, oni petos vin pagi por pluraj semajnoj antaŭe.
La maksimumo, kiun vi povas donaci al uzanto estas US$ 100,00 semajne. Tio helpas stabiligi enspezon malaltigante kiom dependa ĝi estas de kelkaj grandaj donacantoj. - Ĉu mi devas pagi impostojn por la enspezo, kiun mi ricevas el Liberapay?
- Ni ne scias, estas vi kiu devas trovi la regulojn de impostado de via lando.
- Ĉu donacoj per Liberapay estas subtraheblaj de imposto-kalkulo?
- Verŝajne ne, sed tio dependas de la imposto-reguloj de via lando.
- Ĉu Liberapay-konto estas monujo?
- Ne ekde meze de 2018. Mono sendita de donacanto tuj iras al la ricevanto. Antaŭe, mono estis tenita en la konto de la donacanto kaj pagitaj iom post iom al la ricevanto ĉiusemajne. Tiu sistemo estis definitive forlasita pro siaj tre signifaj malavantaĝoj.