Liberapay-teamo kunordigas donacojn el pluraj donacantoj al pluraj ricevantoj. La donantoj povas elekti kiom ili volas doni, la teamaj membroj precizigas kiel ili volas dividi la monon, kaj Liberapay klopodas disdoni la monon konforme al tio.

La teama konto ne estas intencita, por ke anoj de unua leĝa aĵo uzas ĝin; estas desegnita por aro de sendependaj uloj aŭ organizoj, kiuj kune laboras en komuna projekto. Tamen bone estas ankaŭ krei teaman konton por projekto, kiu nur havas unu kontribuanton, ĉar tio lasas marki donacon kiel pensita por subteni tiun projekton specife anstataŭ la ulo, kiu laboras por ĝi.

Teama konto ne konservas monon por posta uzo. Ĉiu donaco estas disdonita tuj, aŭ al pluraj anoj se ebla aŭ al nura ano kiam la divido de la mono ne estas subtenita de la provizanto de pagservo. Pro tiuj limigoj de la paga traktado, la kvantoj ricevitaj de la anoj povas dum iom da tempo esti neekvilibra, speciale se la teamo havas malpli donacantojn ol anojn.

Se Liberapay-kontoj ne taŭgas por via bezonoj, vi eble volas uzi anstataŭ la Open Collective-platformon, kiu lasas al teamo esti «gastigita» de registrita neprofitcela organizo. Ĉi tiu «imposta gastiganto» estas la leĝa posedanto de la teama mono, kontrolas kiel ili estas uzitaj kaj prenas elcenton de la donacoj por financi sin. (Ni planas krei similan sistemon en Liberapay, sed ni ne scias kiam ĝi farita estos.)

Krei teamon

Vi bezonas ensaluti al via propra konto unue.

Iĝi membro de teamo

Post kontribuo al projekto de teamo, petu al ĝiaj membroj inviti vin. Ne forgesu diri al ili tion, kio via uzantnomo estas.

Dividi la monon

Teamoj ne havas hierarkion, ĉiu membro estas egala kaj povas elekti sian propran parton.

Vi povas ŝanĝi viajn partojn en la kontrolpanelo de viaj teamoj. Ĝi enhavas tabelojn, kiuj montras la nominalajn partojn de ĉiuj membroj por la sekva kaj lasta pagotago, kaj ankaŭ takson de la faktaj partoj de mono, kiujn ili ricevos en la venonta pagotago.

La nominalaj partoj estas la krudaj nombroj, kiujn la membroj mem enigas, la faktaj partoj estas kalkulitaj de la sistemo: unue, ĝi sumigas la nominalajn partojn, kaj poste ĝi kalkulas la elcenton, kiun ĉiu parto reprezentas, kaj fine ĝi uzas tiujn elcentojn al la disponebla enspezo. Nominalaj partoj ankaŭ funkcias kiel maksimumoj: faktaj partoj neniam pli altas ol nominalaj partoj, eĉ se plia enspezo estas disponebla.

Vi eble demandas vin kial ni traktas nominalajn partojn kiel maksimumojn, anstataŭ kiel simplajn elcentojn. Ĉar havi maksimumojn permesas al teamo havi neuzitan enspezon (kiu estas nomita "restaĵo"), kaj tio bonas plurmaniere. Unue, tio alportas "kusenon", kiu stabiligas la enspezon de teamaj membroj. Due, tio faciligas la integriĝon de novaj membroj al teamo, ĉar la kresko de iliaj partoj malaltigas la restaĵon anstataŭ malaltigi la enspezon de aliaj membroj. Trie, tio permesas al nia programo alĝustigi la kvantojn, kiujn donacantoj fakte transdonas al aliaj teamaj membroj, en maniero kiu balancigas la kontribuojn de donacantoj post tempo, kio rezultiĝas en pli justa sistemo. Fine, tio kuraĝigas donaci al teamo eĉ se ĝi jam atingis sian finacadan celon, kio bonas por la stabileco de la teama enspezo.

Aŭtomataj partoj

Implicite ĉiuj teamanoj havas siajn partojn agorditaj kun la speciala valoro 'aŭto', kiu rilatas al egala parto de la resto. Alivorte la membroj kiuj agordas siajn partojn eksplicite estas financitaj unue, poste kio ajn restas estas disdonita egale al membroj kiuj havas automatajn partojn.

Limigi la kvanton de partoj

Kiam tiu funkcio estas ŝaltita por teamo, ĝiaj membroj ne povas altigi siajn partojn pli alte ol kalkulita maksimumo, kiu baziĝas sur la nominalaj partoj en la lasta pagotago. Tiu mekanismo celas kuraĝigi inviti novajn kontribuantojn al aliĝi al la teamo, garantiante ke ili ne prenos tro grandan parton de la enspezo en siaj unuaj semajnoj.

La limo funkcias tiel: vi ĉiam povas altigi vian parton al US$ 1,00 se ĝi estis sub tio, vi povas duobligi vian parton kompare al la lasta semajno, vi povas altigi vian parton por pretendi al la enspeza restaĵo de la teamo, kaj vi povas ŝanĝi vian parton al la meza nivelo de parto de la lasta pagotago. El tiuj ebloj, tiu kiu donas plej grandan kvanton estas via maksimuma kvanto por tiu semajno.

Partoj ne estas limigitaj, se la teamo havas nur unu membron, aŭ se la partoj de la lasta semajno estis ĉiuj nulo (kio ofte okazas por nova teamo kreita post la plej lasta pagotago).

Bonvolu kontakti subtenon, se vi volas ebligi aŭ malebligi la limon de la nominalaj partoj de ekzistanta teamo. Ne forgesu inkludi ateston de la aprobo de la ŝanĝo de la aliaj membroj el la teamo.

Forigi membrecon en teamo

Vi povas forlasi teamon en la kontrolpanelo de viaj teamoj.

Forigi membron de teamo ankoraŭ ne estas programita. Bonvolu kontakti nin klarigante kial forigi tiun membron estas bezonate kaj montrante ke la aliaj membroj konsentas pri tio.

Fermado de teama konto

Teama konto estas aŭtomate fermita, kiam ĝia lasta ano foriras.