Logo de Liberapay

Liberapay estas servo de perioda donacado.

Ni helpas vin donaci al kreantoj kaj projektoj, kiujn vi ŝatas.

Donaci

Homoj kiuj kontribuas al komunaĵoj bezonas vian subtenon. Konstruado de libera programo, disvastigado de libera scio... - tiuj aferoj postulas tempon kaj kostas monon, ne nur por fari la komencan laboron, sed ankaŭ por daŭrigi ĝin dum tempo.

La sistemo de periodaj donacoj de Liberapay estas desegnita por provizi stabilan amasfinancitan bazan enspezon al kreantoj, ebligante ilin daŭre fari la laboregon, kiu profitas al ĉiuj. Ĉu vi pretas por kontribui? Tiam ni komencu:

Ricevi

Ĉu vi estas kreanto de komunaĵoj? Ĉu vi faras liberan arton, diskonigas konojn senpage, kreas liberajn programojn? Aŭ io alia kiu povus esti financita per periodaj donacoj?

Jes? Do Liberapay estas por vi! Kreu vian konton, plenigu vian profilon kaj petu al via publiko finance subteni vian laboron.

Kiel tio funkcias por donacantoj


1. Elektu donacon
Trovu iun al kiu vi volas doni monon, poste elektu kvanton, periodon (semajne, monate aŭ jare) kaj metodo de renovigo (mana aŭ aŭtomata).

2. Financu vian donacon
En Liberapay donacoj estas antaŭfinancitaj. Vi havas kontrolon pri kiom da mono vi enmetas kaj kiam. Sendi pli da mono samtempe rezultas malpli grandan procenton de peradkostoj.

3. Daŭre financu viajn donacojn
Ni sciigos vin en ĉiuj okazoj, kiam donaco devas esti renovigita. Se vi elektis aŭtomatajn renovigojn, ni klopodos debeti vian karton aŭ bankokonton kiel estis interkonsentita.

Kiel tio funkcias por kreantoj


1. Kreu vian profilon
Klarigu kion vi faras, kial vi decidis peti donacojn, kaj kiel la mono estos uzata, ktp.

2. Agordu pagotraktadon
Ni nun subtenas traktadon de pagoj per Stripe kaj PayPal.

3. Sciigu vian komunumon
Kontaktu la homojn, kiuj profitas de via laboro, kaj petu ilin subteni vin.


Krei vian konton

Kiel tio funkcias interne

Liberapay estas travideble funkciigata de neprofitcela organizo, ĝia fontkodo estas publika.

Ni bezonas vian subtenon por igi Liberapay daŭri kaj pliboniĝi.

Financi Liberapay

Ecoj


Teamoj
Teamo permesas al membroj de projekto ricevi monon kaj dividi ĝin, sen devi starigi juran enton. Ekscii pli…

Pluraj lingvoj
Nia servo estas nun disponebla en 28 lingvoj. La priskriboj de via profilo kaj aliaj tekstoj povas esti publikigitaj en ĝis 118 lingvoj.

Pluraj valutoj
La unua valuto de Liberapay estis la eŭro, poste la usona dolaro estis aldonita, kaj nun ni subtenas totale 32 valutojn. Tamen ni ne traktas neniun ciferecan valuton.

Integriĝoj
Vi povas ligi al via profilo kontojn, kiujn vi havas en GitHub, Twitter, Mastodon, kaj en 7 aliaj servoj. Vi ankaŭ povas facile listigi en via profilo la deponejojn, al kiuj vi kontribuas en GitHub kaj GitLab.com.

Promesoj de donacoj
Liberapay permesas promesi donacojn al homoj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la retejo. Neniu mono estas kolektita por promesoj, ĉi tiuj nur iĝas efektivaj donacoj, kiam la ricevantoj aliĝu. Kompreneble ni sciigos al donacantoj, kiam tio okazu.

Sponsoroj

Donacoj el firmaoj kaj neprofitcelaj organizoj estas bonvenaj en Liberapay. Se vi havas demandon, ne hezitu kontakti nin.

Dankoj

Liberapay profitas de sponsoritaj kontoj en la jenaj malfermitkodaj servoj:

Lastatempa aktiveco

1 462 kontoj de uzanto estis kreitaj en la lasta monato. La plej lasta estis antaŭ 2 minutoj.

646 novaj donacoj ekis en la lasta monato, kio altigas la suman semajnan donacojn al US$ 992,22.

8 novaj promesoj de donacoj ekis en la lasta monato, kio aldonas US$ 5,30 al la semajnaj promesoj de donacoj, kiuj atendas esti pretenditaj.

US$ 19 498,81 estis transdonita lastsemajne inter 13 363 uzantoj.

Pli da statistikoj

Ĉi tiu paĝo enhavas perkomputile tradukitan tekston, kiun ankoraŭ ne estis reviziita kaj eble estas malĝusta. Vi povas kontribui.