Profilbildo

Neil Roberts
@bpeel

Programisto pri libera programado kun pluraj projektoj en Esperanto

bpeel ricevas € 0,00 semajne de 0 donacantoj.
Donaci   Pagkarto Rekta debeto

Priskribo

Mi kreis plurajn senpagajn kaj liberajn projektojn kiuj temas pri Esperanto. Mi laboras kiel volontulo kaj mi aktuale ne havas salajron. Se vi volas kaj povas subteni mian laboron pri tiuj projektoj mi estos tre dankema. Vi helpos la daŭripovon de la projektoj kaj kontribuos al esperantigo de eta parto de la mondo.

Mi laboras pri:

  • Vaflo Ĉiutaga puzlo pri vortoj en Esperanto. Mi programis la retejon kaj permane kreas la puzlojn. La programkodo estas libere havebla.
  • Libroj.org Socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Mi tradukis la programon BookWyrm kaj kreis instancon por Esperantistoj. Mi pagas regulan kotizon por funkciigi la servilon kaj daŭre ĝisdatigas la tradukon. Mi ankaŭ faris kelkajn kontribuojn al la programkodo.
  • PReVo Mi programis la aplikaĵon. Ĝi estas portebla versio de la Reta Vortaro kiu funkcias sen konekto al la interreto. Atentu tamen ke mi ne verkis la enhavon de la vortaro mem, tion faras grupo de volontuloj.
  • Gemelo.org Mi kreis kelkajn plurhomajn ludojn en Esperanto kiujn oni povas ludi per interreto. La plej populara estas Verda Ŝtelo kiu havas regulan ĉiusemajnan renkontiĝon. Ankaŭ estas tekstaventuro, Vortofesto kaj retpaĝo por okazigi ludon de Lingo / Motus. Tiun lastan mi kelkfoje prezentas dum esperantaj renkontiĝoj.
  • Grabagram estas aplikaĵa versio de Verda Ŝtelo por Android. Ankaŭ ekzistas versio por iPhone sed ĝi ne plu estas en la App Store ĉar mi ne plu volis pagi la altajn kotizojn de Apple sen enspezo.
  • Pucxobot Estas roboto por Telegram por ebligi ludi kelkajn kartludojn. La samaj ludoj ankaŭ ludeblas sen Telegram ĉe Gemelo.org. Ĝi ankaŭ havas tradukon en la brazila portugala, kiu ial estas tre populara.
  • Kunigo de blogoj Mi prizorgas retejon kiu kunigas blogojn en Esperanto al unu fluo. La projekto helpas konigi la blogojn ĉe Telegram kaj Mastodon.
  • Mi havas kanalon ĉe YouTube kaj kelkfoje kreas filmetojn en Esperanto. Ili ĉefe temas pri lerniloj por tabulludoj.
  • Mi kreis kelkajn tradukojn de kartludoj, ekzemple: Fluxx, Kameleono, Krucindiko, Nur Unu, Iam Estis, Superbatalo kaj Kodvortoj.

Dankon pro via subteno.

Konektitaj Kontoj

bpeel posedas la jenajn kontojn en aliaj servoj:

Historio

bpeel aliĝis antaŭ 3 jaroj.

Semajna enspezo (en Eŭro)

Nombro de donacantoj semajne