Profilbildo

Andrea Vaccari
@anvalon

La aŭtoro de Foniko kaj Unifono

La celo de anvalon estas ricevi € 50,00 semajne.
Donaci   PayPal

Priskribo

Mi estas la aŭtoro de Foniko kaj de Unifono.

  1. Foniko estas fonoanalogia kaj fonosimbola skribsistemo, simpla kaj intuicia, modula kaj vastigebla, planita por permesi la precizan fonetikan transskribon de naciaj lingvoj kaj favori la taŭgan prononcon de fremdaj lingvoj, tiel malpliigante la prononcerarojn de nekonataj vortoj. Foniko povas esti uzata kaj en la akademia kampo, por la preciza transskribo de fonoj de ĉiuj lingvoj en la mondo, kaj kiel kutima skribsistemo kiel alternativo al la nunaj naciaj alfabetoj, ĉar ĝi implementas diversajn specojn de reguloj, nomataj "implodoj", por faciligi la skribadon de unuopaj lingvoj.

  2. Unifono estas universala fonkodiga sistemo, kiu identigas ĉiun individuan fonon per unika kodo, nomata IFN (Internacia Fono-Nombro), surbaze de ĝiaj fono-artikulaciaj parametroj. IFN estas ĝenerala termino por indiki la Unifonan kodon de iu fono, kaj vokoida kaj kontoida, dum, pli specife, la identiga kodo de vokoidoj estas reprezentita per la akronimo IVN (Internacia Vocoida Nombro) kaj tiu de la kontoidoj per la akronimo IKN (Internacia Kontoida Nombro).

Mia retejo estas: https://andreavaccari.altervista.org

Vi povas trovi min ĉe Fejsbuko: https://www.facebook.com/andreavaccarilibri

Konektitaj Kontoj

anvalon posedas la jenajn kontojn en aliaj servoj:

Historio

anvalon aliĝis antaŭ 4 jaroj.

Semajna enspezo (en Eŭro)

Nombro de donacantoj semajne