Spirajn
@spirajn
Kulturkreisto
Priskribo
Mi estas venezuela filmisto, spertulo pri kinematografia eldonado. Tra multaj jaroj mi disvolvis miajn lertecojn ankaŭ en aliaj kampoj de kulturkreado, ĉefe kiel grafikartisto, dramisto kaj ĵurnalisto.
Mia propra projekto alcentriĝas al psikologiaj kaj filozofiaj perspektivoj, strebante enprofundiĝi en niajn komunajn problemojn kiel historiaj subjektoj de la plej granda spirituala krizo de niaj tutmondiĝintaj socioj,
Por ĉi-projekto mi klopodas subteni konstantan verkadon de kulturproduktaĵoj —nome libroj, ilustraĵoj, filmetoj, dokumentfilmoj, ks.— kiuj povus alporti alternativan perspektivon, inspiritan de natura saĝo de miaj prauloj, por helpi je eltrovado de novaj solvoj kaj sanaj padoj foren de ĉi-tia civilizacia krizo.
Mi bezonos monapogon de multaj samideanoj, celante pluvivigi ĉi-tiajn iniciatojn kiuj povus kuraci kaj riĉigi niajn vivojn per forgesita saĝo de naturo.
Teamoj
spirajn estas ano de 1 teamo:
Historio
spirajn aliĝis antaŭ 5 jaroj.
spirajn ne montras kiom ĝi ricevas per Liberapay.