Profilbildo

Tutmonda Esperanta Ĉifroakademio
@tecx

Projekto de instruado-subtenado por kultura kunlaboro de esperantistoj en blokĉene bazitaj blogejoj

La celo de tecx estas ricevi US$ 800,00 semajne.
Donaci   PayPal

Priskribo

TEĈ estas virtuala spaco de kuniĝo por esperantistoj volontaj uzi diversajn rimedojn altteĥnologiajn por disvolvi kulturan kreadon (filmetoj, podkastoj, eseoj, raportoj, analizoj, rakontoj, muziko, ktp.) enspezante konstante monon pro tio.

Ni opinias ke miksado je ambaŭ flankoj, kulturo kaj ekonomio, estas certa strategio por disvolvi la eblecojn de ĉia komunumo kaj plibonigi ties kondiĉojn. Kaj ni rigardas la financajn eblecojn de ĉifrovalutoj kiel valorindan ŝancon por disvolvi la Esperanto-komunumon, plifortigante ĝin per plia kulturkreado kaj per starigado je riĉa ekonomia dinamiko.

Ekzistas nuntempe pluraj servoj —malmulte konataj de la popoloj— kiuj ebligas nin atingi tian monon per kulturproduktado. Ili ĉefe funkcias kiel ĉifroblogejoj; tio estas, blogejoj kiuj funkcias rekompencante siajn blogistojn per ĉifromono laŭ aŭtomata sistemo. Multaj el ni jam laboras per tiaj servoj kaj subtenas niajn vivojn ĝis ioma grado, danke al tio.

Nia projekto implicas ke ĉiu membro de nia teamo estiĝos vera blogisto: ĉu video-blogisto, podkastisto kaj/aŭ artikolisto. Tamen ni estas rimarkintaj ke la grandega komplekseco teĥnologia de la ĉifrovaluta ekonomio, kune kun la malfacileco mema de konstanta blogado, postulas fortan kaj daŭran agadon instruan, por ke ĉiufoje pli da esperanto-parolantoj bone profitos el nia iniciato. Tial, TEĈ estas lernejo kaj apoga grupo kiu senĉese gvidu agojn de esperantistoj en ilia blogado.

Nia teamo bezonas financan apogon dum nia unua fazo por krei konstantan organizan strukturon kaj fortajn kontojn de apogo por niaj blogistoj. Antaŭdankon ni donas al ĉiuj niaj afablaj donacontoj.

Membroj


Vidi la distribuon de enspezoj

Historio

tecx aliĝis antaŭ 5 jaroj.

Semajna enspezo (en Usona dolaro)

Nombro de donacantoj semajne